La Usona Sekretario de Hejmlanda Sekureco (angle United States Secretary of Homeland Security) estas la estro de la Departmento de Hejmlanda Sekureco, kiu havas la taskon protekti la usonan hejmlandon kaj la sekurecon de usonaj civitanoj. La sekretario estas membro de la tiel nomata Kabineto de la Prezidento, t.e. la usona departmento. Tiu posteno estas kreita post la teroraj eventoj de la 11-a de septembro, 2001. Komence, antaŭ ol la kreiĝo de la departmento, estiĝis la posteno de Asistanto al la Prezidento pri Hejmlanda Sekureco.[1]
La aktuala sekretario, konfirmita de la Senato la 20-an de januaro, 2009, estas Janet Napolitano.[2]
Antaŭaj sekretarioj pri hejmlanda sekureco estis: